Juan de Grijalva

Juan de Grijalva
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1489 (1489-11-30)
en Cuéllar
Morto 21-an de januaro 1527 (1527-01-21) (37-jaraĝa)
en Nikaragvo
Mortokialo Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Diego Velázquez de Cuéllar () Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo konkistadoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Intervjuo inter Grijalva kaj la majaa kaciko Tabskob en Potonchán.

Juan de Grijalva (Cuéllar, Hispanio, 1490 - Olancho, Honduro, 1527), estis esploristo kaj konkistadoro el Hispanio kiu partoprenis en la esplorado kaj konkero de Kubo kun la posta guberniestro Diego Velázquez de Cuéllar (1511), kies kapitano li estis. Li partoprenis ankaŭ en la esplorado al la marbordoj meksikaj kaj elstare ĉe la esplorado kaj konkero de Jukatano kaj de Tabasco (1518); en la esplorado fare de Francisco de Garay de la marbordoj kaj teritorioj de la nordo ĉe la aktualaj ŝtato Veracruz kaj golfo de Meksiko (1522-1523) kaj fine en la konkero de Honduro kun Pedrarias Dávila (1527), en kiu li mortiĝis.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy